La kongreso okazis inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 kun 157 partoprenantoj el 28 landoj. Jen kelkaj gravaj punktoj menciindaj:
La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. Li menciis, ke Esperanton studis la fondinto de la irlanda laborista partio, James Connolly, poste mortpafita kiel unu el la ĉefoj de la ribelo de 1916. Ankaŭ la irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, Lucinda Creighton, sendis gravan mesaĝon, en kiu ĉiu vorto gravas. Ambaŭ substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”. Malfermis la kongreson la urbestrino de Galivo, Terry O Flaherty, kaj iama urba konsilistino kiu aranĝis la inviton al Galivo por EEU, Mary Leahy.
La irlandaj amaskomunikiloj montris grandan intereson, publikiĝis 11 intervjuoj en irlanda televido (dum la ĉefaj novaĵoj de TG4 je la 19-a horo vespere la 17.7), irlanda nacia radio kaj anglalingve (2 FM, la plej aŭskultata nacia radio de la tuta lando, kun Colm Hayes, la 18.7), kaj irlandlingve (Raidio na Gaeltachta la 13.7, Raidio na Life por Dublino la 18.7, BBC Uladh por Nordirlando la 24.7), kaj en la gazetaro (ekzemple, en Irish Times, la ĉefa Irlanda gazeto la 17.7; kaj en multaj lokaj gazetoj). Tri ne-esperantistaj irlandaj fakuloj prelegis en Esperanto. Inter ili estas tutlande konata persono, la nacia Komiisito por Oficialaj Lingvoj, Seán Ó Cuirreain, kiu raportas ĉiujare rekte al la irlanda Parlamento. Ankaŭ la Komisiito faris ege pozitivan intervjuon pri Esperanto kaj ties lernfacileco en TG 4, kie ankaŭ montriĝis Maja Tišljar kiel denaskulino kiu legis tre konatan poemon de la irlanda literaturo en EO, "La Noktmeza Kortumo" de Brian Merriman, verkita ĉirkau 1770). La 2 aliaj fakuloj irlandaj estis de la universitato de Galivo mem kaj de Belfast, por Nordirlando.
La kongresa temo estis aparte interesa por la irlanda ne-esperantista publiko, kaj certe vekos daŭran intereson pri Esperanto en Irlando. Multaj el la LKK-anoj jam eklernas Esperanton, kaj eĉ la urbestrino diris ke ŝi intencas fari tion. Prelegis gravaj fakuloj esperantistoj kiel Wim Jansen, Renato Corsetti, Michele Gazzola, Nikola Rasić, Zlatko Tišljar, Jozef Reinvart, Angela Tellier, Tim Morley, Paul Gubbins, ktp. Aparte substrekendas ke la kongreso ankaŭ vekis la iom dormantan movadon en Irlando kaj engaĝiĝis ĉirkaŭ la kongreso neantaŭvideble multaj irlandaj esperantistoj (pli ol 15). Abundis la ekskursaj programoj tra tre bela regiono de Irlando kaj ankaŭ kulturaj programoj, aparte elstaris irlanda nacia vespero kun la fama irlanda muziko kaj dancoj.
La organoj de EEU havis siajn kunsidojn: dufoje kunsidis la asembleo, kiu akceptis la raportojn kaj laborplanojn kaj diskutis pri la ĉefaj punktoj de la nuna politiko de EEU: kiel agi pri la demando de popola iniciato post kiam la EK malakceptis nian propnon pri iniciato rilate la eŭropan himnon kaj pri nia estonta agado en Platformo pri multlingvismo establita de Eŭropa Komsiono en kiu malfermiĝas novaj ebloj. La estraro kunsidis unufoje kaj ĉefe traktis la demandon de la financoj de EEU.
La en la fermo akceptita kongresa rezolucio estas turnita al la ekstero, ĉefe al la irlanda registaro kaj al la Kipra konferenco pri multlingvismo. La kongreso certe atingis sian celon plikonsciigi la irlandajn edukinstancojn pri la ŝanco uzi E-on kiel propedeŭtikilon, ne nur por lerni neirlandajn lingvojn sed ankaŭ por pliefikigi la lernadon de la irlanda lingvo. La kongreso interalie invitis la irlandan registaron nomi inter siaj prioritatoj dum la prezidado al EU en la unua duono de 2013 la multlingvismon. Kaj ni esperas sukcesi en tio.