Ekspozicio pri Esperanto en eŭropa parlamentejo
dátum akcie: 29.01.2008 - 31.01.2008
En la Eǔropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro okazis ekspozicio pri la temo “Junularo en Interkultura Dialogo: kion povas kontribui Esperanto?” La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de Eǔropa Parlamento kiu, kun Margareta Handzlik el Pollando, estas la dua membro de Eǔropa Parlamento kiu malferme esprimis politikan subtenon por rolo por Esperanto en la antaǔenigo de plurlingveco en Eǔropo. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj, kvankam ŝi ne plu flue parolas ĝin, prelegis Esperante dum la 7a EEU-Kongreso en Maribor, Slovenio, aǔguste 2007. Ankaǔ ĉeestis konataj Esperantistoj kiel Angelos Tsirimokos, de la tradukservo de la Konsilio, kaj Guidi Ricci, de la jura servo de la Eǔropa Parlamento. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eǔropa Esperanto-Unio, kaj pli konkrete ĝia prezidanto Seán Ó Riain kaj Maja Tišljar. Ĝi estis kadre de pli granda ekspozicio pri "Junularo en Interkultura Dialogo”, kiu bone kongruis kun la “Eǔropa Jaro pri Interkultura Dialogo 2008”.
Estas ekspoziciataj afiŝoj belaj kaj trafaj pri Esperanto kaj ties kultura valoro, dezajnitaj de Danka Tišljar, fratino de Maja, kaj estas prezentata sur tablo kvardeko da libroj en kaj pri Esperanto, i.a. la nova lernolibro de Stano Marček en deksep lingvoj, la impone dika vortaro Germana-Esperanta de Krause, “Hungara Antologio”, la Esperanta Meslibro de la Vatikano, la impona himnaro “Adoru”, klasikaj tradukaĵoj de Goethe, Sartre, Shakespeare, la originala “Infana Raso” de Auld kun polaj kaj portugalaj tradukoj, la germana traduko de “La Danĝera Lingvo” de Lins, kiu altiris multan atenton, kaj materialo de konataj interlingvistoj kiel Blanke, Kunzli, Tonkin, ktp. Aparte elstaris materialo pri la lernfaciligaj ecoj de Esperanto: pri la tre sukcesa brita projekto “Springboard”/Lingvolanĉilo, “Ludu kun Ni” kaj “Lingva Orientado per Esperanto” de Vilisics Formaggio, kaj pli teoriaj kaj sciencaj libroj de Frank kaj Lobin.
Seán Ó Riain parolis dum la malfermo mallonge pri Esperanto (komencinte per franca salutfrazo, poste kun kelkaj dankvortoj germane al Ljudmila Novak kaj laǔ la deziro de Ljudmila li daŭrigis angle), rebatante interalie la argumenton pri artefariteco per komparo al "provtuba bebo", arte koncipita sed de tiam nature evoluanta al plene normala homo. Li substrekis la kontribuon de Esperanto al interkultura dialogo kaj al la plibonigo de lingvolernado ĝenerale. Finis Flory Witdoeckt per tre bela kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto, uzante la inspirajn vortojn de Umberto Broccatelli. Li ankaǔ menciis la raporton Dell-Alba de 2004, kie 43% de EP-anoj volis almenaǔ esplori eblan rolon por Esperanto kadre de plurlingva Eǔropa Parlamento, kaj la esplorrezulton de la Raport Grin 2005, ke la 27 EU-landoj povus ŝpari €25 miliardoj se ili donus rolon al Esperanto. La alparolon li komencis kaj finis per kelkaj vortoj en Esperanto, kaj dankis ankaǔ irlande, por substreki nian subtenon de plurlingveco.
Poste li ricevis gratulojn de la slovena ministro pri la medio, Janez Podobnik, kiu vizitis Bruselon kaj havis multajn demandojn pri Esperanto, kaj de direktoro en la Eŭropa Komisiono, alia sloveno, Filip Majcen. Ambaŭ petis la tekston de la alparolo. Jozef Reinvart promesis sendi materialon pri la slovaka iniciato al li, kaj li montris grandan intereson.
Interparolo kun la vicprezidanto de Eǔropa Parlamento profesoro Bronisław Geremek
Kadre de la ekspozicio la 31-an de januaro la slovaka vicambasadoro en Belgio, Jozef Reinvart, kaj Seán Ó Riain havis tre bonan renkontiĝon kun Profesoro Bronisław Geremek, Vicprezidanto de Eǔropa Parlamento. Taktike kaj por veki intereson, Jozef Reinvart menciis la decidon de la franca prezidanteco (dua duono de 2008) prezenti la retejon de la prezidanteco kvinlingve, sed ne pole, kaj priskribis la slovakan iniciaton kaj la respondojn de diversaj registaroj al ĝi. Ni akceptis la politikan realecon ke Esperanto nuntempe povas unue progresi nur kadre de la EU-politiko de subteno por multlingismo, kaj substrekis la lernofaciligajn ecojn de Esperanto, aparte menciinte “Springboard”.
Li opiniis ke tio estas “tre bona aliro, kaj fakte la sola kiu havas esperon esti aǔskultata en la nuna Eǔropa Parlamento. Plejmulto subtenus vian ideon de lingva egaleco, sed ne Esperanton. Ili ne prenas Esperanton serioze, ĉar ilia sciado pri ĝi estas tre malalta. Kiam Seán Ó Riain mencias ke Esperanto havas valorajn librojn kaj estas multe uzata, ili nur ridas, ne kredas, kaj diras ke Esperanto estas afero de ‘kelkdeko de fanatikuloj kiuj tedas ĉiujn per freneza ideo’. La konsilo de profesoro Geremek estis ke ni devos certigi “ĉeeston” de Esperanto en la prilingva debato en la Parlamento, ‘kiun ĝi ne havas nun’. Por fari tion, li resurektis la ideon de grupo de 5-6 EP-anoj, de ĉiuj grandaj politikaj grupoj, por antaǔenigi Esperanton por plibonigi la lingvolernadon ĝenerale, kaj tiel kontribui al multlingvismo. Nur en tiu senco estas iu ajn reala ebleco, li opiniis.
Poste li venis rigardi la ekspozicion, kie ĉiuj kune denove renkontis Ljudmila Novak, kaj ili havis praktikan, konkretan konverscion pri tio kiel antaǔenigi Esperanton en la Parlamento.