Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo).
La 8-a kongreso de EEU okazis inter la 28-a de majo kaj la 2-a de junio 2009 en Herzberg am Harz en Germanio. Ĝi estis organizita kiel komuna kongreso de EEU kaj de GEA. Partoprenis entute 400 personoj el 23 landoj.
9-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio okazis inter la 16-a kaj la 20-a de julio 2012 en la Irlanda urbo Galivo/Galway/Gaillimh. La temo de la kongreso estis "Lerni lingvojn en la EU: lerni pli, kosti malpli"