This text is not yet translated to your language, it appears only in original.
Speciala kongresa retejo kiu informas pri la 9-a kongreso de EEU en Galivo, Irlando 2012 estas lanĉita. Tie nun eblas informiĝi detale pri la kongreso, la regiono kie ĝi okazos kaj loĝeblecoj dum la kongreso. Informoj pri antaŭ- kaj postkongresoj estos baldaŭ aldonitaj. La paĝaro ankoraŭ estos plenigata dum la sekvontaj semajnoj ĝis novembro kiam tie eblos ankaŭ mendi loĝadon por la kongreso kaj antaŭ- kaj postkongresojn. Profitu la plej favoran aliĝkotizon ĝis la fino de septembro kaj aliĝu nun al la kongreso!