La oficejo de ĝenerala sekretario de la prezidanto de Irlando, Micheál D. Ó hUiginn, sendis al EEU oficialan leteron kun la akcepto de la prezidanto iĝi alta protektanto de la 9-a Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU kiu okazos de la 16-a ĝis 20-a de julio en Irlanda urbo Galivo (Gaillimh/Galway).