Akcelilo por multlingveco estas instruplano, kiu ebligas al infanoj pli rapide lerni fremdajn lingvojn kaj pli memfidiĝi pri sia lingvolerna kapablo. Ĝi baziĝas je la propedeŭtika ideo, t.e. la ideo, ke lerni modellingvon, en nia kazo bazan Esperanton reduktitan al la plej ofte uzataj 300 morfemoj, povas plibonigi lingvolernajn kapablojn de infanoj.
legu pliLa projekto lingvo.info celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto. Ĝi estas retejo disponebla en 22 lingvoj, kaj plej grave, ĝi estas malteda enkonduko al la mondo de lingvoj enrete.
legu pli“Rakontoj pri rememoro” estas projekto financita per subteno de la programo Eŭropo por civitanoj de la Eŭropa Komisiono. Ĝia celo estis rememori pri la milito en Jugoslavio 25 jarojn poste kaj priparoli kaj studi ĝin en eŭropa kunteksto. Dum la agadoj de la projekto, partoprenantoj rememoris pli ol du milionojn da rifuĝintoj de la militoj en eksa Jugoslavio, kiuj devis forlasi siajn hejmojn kaj landojn kaj konstrui novan vivon inter fremduloj. La projekto ankaŭ celis konsciigi pri la destino de rifuĝintoj hodiaŭ, en Eŭropo kaj ĉirkaŭ la mondo.
legu pliEŭropa Komisiono – Ekzekutivagentejo por kulturo, edukado kaj audvideblaĵoj (EACEA) por la programo »Eŭropo por civitanoj« aprobis al Eŭropa Esperanto-Unio financadon de la projekto »Kiel aspektus Eŭropo, se ne ekzistus EU?«. Ĉefaranĝo de la projekto estos konferenco kiu okazos de la 9-a ĝis la 11-a de majo 2012 en Triesto (Italio) kun loka partnero Triesta Esperanto-Asocio kaj partneroj en Slovenio, Kroatio kaj Slovakio.
legu pli