Dieser Text ist ein Original, zur Zeit fählt Übersetzung auf Deutsch.
29.07.2007 - 31.07.2007:Maribor (Slovenio) 2007: La konferencon "Interkultura dialogo kaj komunikado" EEU organizis kadre de la projekto "Alieco kiel Valoro" kiu estis financita de la Eŭropa Komisiono, de la programo "Eŭropo por civitanoj". Okazis 10 prelegoj kiujn ĉeestis 100 partoprenantoj el 18 landoj.
Dieser Text ist ein Original, zur Zeit fählt Übersetzung auf Deutsch.
10.12.2008 - 10.12.2008:Bruselo (Belgio) 2008: EEU oragnizis konferencon dum kiu prelegis fakuloj esperantistoj kaj neesperantistoj por grandparte neesperantista publiko. Dum la konferenco estis uzataj 5 lingvoj kun interpretado al la angla kaj la franca. Partoprenis 51 personoj, ĉefe el Bruselo, interalie multaj instruistoj. Ĉeestis reprezentanto de la Eŭropa Komisiono kaj du deputitoj de Eŭropa Parlamento.
Dieser Text ist ein Original, zur Zeit fählt Übersetzung auf Deutsch.
09.05.2012 - 11.05.2012:Triesto (Italio) 2012: La konferenco kiun organizas komune EEU kaj Triesta Esperanto-Asocio okazos en tri sekcioj: politika, historia kaj ekonomia kadre de kiuj prelegos ekspolitikistoj kaj fakuloj. Traktado pri partopreno de kelkaj eksŝtatestroj jam ekis.